indiferenta

*indiferent/a

  1. (io) Prezentanta nenian motivon por prefero, por intereso: prenu ĉi tiun aŭ alian libron, la elekto estas indiferenta por mi; de post la morto de lia filo ĉio fariĝis indiferenta por li; bagatelaj detaloj tute indiferentaj; la pronomon 'li' ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta (Z); la opinio de la publiko estas indiferenta por multaj artistoj.
    egala, ekvilibro, sendiferenca.
  1. (iu) Montranta nenian preferon, intereson pri iu aŭ io: kiel resti indiferenta antaŭ tiaj mizeroj?; indiferenta por (Z), kontraŭ (Z) io; artikoloj povas esti akceptataj de indiferentaj gazetoj nur tiam, se [...] (Z); aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko (Z); li rigardis la spektaklon kun indiferentaj okuloj.
    apatia, flegma, glacia, inerta, malvarma, senzorga.
  • indiferente
    1. Tute same, tutegale, senprefere: li indiferente traktas plej diversajn aferojn; oni povas preni la kuracilon antaŭ aŭ post la manĝo, indiferente
    1. Ne sentante intereson: indiferente vidi la fremdan mizeron; lasi ĉion indiferente al la decidoj de Hachette (Z); indiferente rilati al la poezio.
  • indiferenteco
    Eco de iu indiferenta: rompi la indiferentecon de la publiko.
  • indiferentismo
    Sistema indiferenteco pri sociaj (politikaj, religiaj ks) aferoj.

    indiferentx


    Iel rilatitaj:

    apatix interesx