ordeno

*orden/o

  1. Societo el kavaliroj, pli poste el religiuloj, monaĥoj, kies membroj faras ĵurpromeson vivi laŭ difinitaj reguloj: la ordeno de la Templanoj, de la Teŭtonaj Kavaliroj, de la Benediktanoj, de la Franciskanoj.
    kongregacio, klostro.
  1. Societo, al kiu, en iuj regnoj, la membroj de kelkaj liberalaj profesioj devas laŭleĝe aliĝi, por elekti estraron kiu zorgas pri la disciplino kaj la observo de la profesiaj reguloj: la ordeno de la medicinistoj, de la arkitektoj, de la advokatoj.
    korporacio, sindikato.
  1. Honora societo, starigita ordinare de suvereno, en kiun estas allasataj distingiĝantaj personoj, por rekompenco de ilia merito: la ordeno de la Nigra Aglo, de la ĝartero, de Kristo, de Lenino.
  1. Insigno portata de la membroj de tiaj societoj honorigaj: per sabro, plumĉap' kaj orden' mi ornamiĝus! (Z); oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon (Z); la francan ordenon de 'Honora Legio' mi efektive ricevis (Z); ordenrubando, ordenstelo.
    dekoracio.
  • ordeni (tr)
    Honori iun per ordeno 4.
  • almozordenoj
    [KRISTANISMO] La ordenoj fonditaj aŭ reorganizitaj en la 13a jc, kaj votintaj vivteni sin nur el almozoj.
    dominikano, franciskano.
  • Tria ordeno
    [KRISTANISMO] Societo de homoj vivantaj grandparte laŭ orden-regularo, sed ekster la monaĥejoj.

    ordeno


    Iel rilatitaj:

    Banx Benediktx Bernardx abatx dekoracix fratx oficirx