muzo

muz/o¹

[BOTANIKO] G. (Musa el muzacoj) de arbecaj aŭ herbecaj, plurjaraj, unukotiledonaj, monoikaj plantoj kun tuberforma rizomo, kun unu aŭ pluraj tigoj (ŝajnaj trunkoj), kun 2-3 m longaj folioj ĉebaze ingiĝintaj, kaj kun fruktoj (bananoj) en grapolo aŭ spiko; ĉ. 35 sp-oj el tropika Azio, pluraj kultivataj por produktado de bananoj manĝataj krudaj (precipe M. acuminata, M. balbiziarta) aŭ kuiritaj (precipe M. x paradisiaca); dum aliaj por produktado de fibroj (precipe M. basjoo kaj M. textilis).
bananujo, baŝoo, Manilkanabo.
  • muz/o² (ankaŭ maj.)
    1. [MITOLOGIO] ĉiu el la naŭ helenaj diinoj, kiuj inspiris la sciencistojn kaj artistojn.
      Erato, Eŭterpo, Kaliopo, Klio, Melpomeno, Polimnio, Talio, Terpsikoro, Uranio.
    1. (f) Inspirantino: ŝi estis mia muzo.
  • muzido
    Poeto.

    Iel rilatitaj:

    bananx baŝox fratx muzex poetx