centralo

central/o (8)

  1. [ POLITIKO] Konfederacio de sindikatoj: laboristaj centraloj.
  1. [ TEKNIKOJ] fabriko produktanta elektran aŭ alifontan energion. sin. centrejo: akvo-energia centralo, vapor-energia centralo, nukle (o)energia centralo (aŭ: [komunuzo] atomcentralo).
  1. [ TELEKOMUNIKOJ] Centra funkciejo de telefonia aŭ telegrafia reto, kie oni ŝaltas, mane aŭ aŭtomate, la alstaciajn konduktilojn por interkomunikado: amplifa centralo, teletrafika centralo.
  • interlinea centralo = interlinea stacio.
  • interloka, interurba centralo
    [TELEKOMUNIKOJ] Centralo inter urboj, en kiu oni faras longdistancajn konektojn.
  • loka centralo
    [TELEKOMUNIKOJ] Telefonia stacio, al kiu la telefonkonektaĵoj de la sama servareo estas konektitaj k en kiu oni faras la deziratajn interkonektojn.
  • stacia centralo
    [TELEKOMUNIKOJ] Telefonia centralo, ordinare instalita sur la grundo de abonanto, en kiu la konekta ekipaĵo estas centrita, por interkonekti la substaciojn de la abonanto k por konekti ilin al lineoj, irantaj al publika centralo.
    centralx

    centralx


    Iel rilatitaj:

    POLITIKO TEKNIKOJ TELEKOMUNIKOJ atomx centrx elektrx energix