fokuso

*fokus/o

  1. [FIZIKO] Punkto, kie kuniĝas la radioj, senditaj de unu lumfonto, post ilia trairo tra optika sistemo: interfokusa distanco (la distanco inter fokuso kaj lenso).
  1. [MATEMATIKO] Certa punkto asociita al koniko.
  1. (f) Centro, ĉefa punkto: via lando baldaŭ fariĝos unu el la plej gravaj fokusoj de la esperantismo (Z); fokuso de epidemio; [GEOLOGIO] fokuso de tertremo (hipocentro); (f) la fokuso de la konscio.
    kerno. [VIDU] fokusterapio.
  • fokusa
    Rilata al fokuso: fokusa profundo de fotoaparato; fokusa ebeno, surfaco, linio.
  • fokusdiseco
    [MATEMATIKO] Kvanto por klasifiki konikojn: la cirklo havas fokusdisecon 0, elipso malpli al 1, parabolo 1, hiperbolo pli al 1; [ASTRONOMIO] kometo, kies orbita fokusdiseco estas pli granda ol unu, foriros de la sunsistemo.
  • enfokusigi
    1. Alĝustigi lensaron, ĝis certa objekto venas en la fokuson.
    1. [FIZIKO] Starigi sur la fokusan ebenon la ekranon, sur kiu projekciiĝas optika bildo, por ke tiu bildo estu neta sur tiu ekrano: enfokusigo per strekita butono; enfokusiga lenso, vitro.


    Iel rilatitaj:

    astigmatx bildx centrx