sekcio

sekci/o (1)

  1. Administra dividaĵo, ĝuanta relativan memstarecon, en granda administracio, magazeno, kompanio, instituto, asocio, hospitalo ktp: la princo lin akceptis en tiun sekcion de la militista lernejo (Z); la Biblia sekcio de kongreso (Z); ili kreis apartan sekcion de E-istoj-hilelistoj (Z); sekcio de la kontaĝuloj; sekcio de la parfumoj.
    fako, departemento.
  1. Dividaĵo aŭ subdividaĵo de io materia, verko, aŭtobuslinio k.a.: la ruslingva sekcio de la Proverbaro; la kodo dividiĝas en kvin ĉefaj sekcioj; ĉiu parte uzata sekcio de la linio estas pagota kiel tuta.
  1. [ELEKTRO] La parto de la volvaĵo de elektra maŝino, kiu estas entenata inter du sinsekvaj lamenoj de la komutilo: induktoŝarga sekcio (la distanco inter du sinsekvaj induktaj bobenoj de induktoŝargita kablo).
  1. [ARMEOJ] Malgranda grupo de soldatoj, komandata de sekciestro (suboficiro).
  • sekciestro
    ĉefo de sekcio: sekciestro de ministerio (Z), de hospitalo (B).
  • bloksekcio
    Vd bloko.

    sekcio

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    artikolx departementx