dogmo

*dogm/o

  1. Punkto de religia aŭ filozofia doktrino, kiun ties adeptoj konsideras fundamenta k nekontestebla: la dogmo de la Triunuo; la senmorteco de la animoj estas dogmo de la Platona filozofio; al Vi ni ne venas kun dogmoj de blinda fervoro (Z); dogmoj de Hilelismo (Z); mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj (Z).
  1. [KOMUNUZO] (pj) Opinio, kiun oni volas trudi kiel nekontesteblan veron.
  • dogma
    1. Apartenanta al dogmo.
    1. Ne permesanta kontraŭdiskuton: la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco (Z).
  • dogmaro
    Tuto de la dogmoj en iu eklezio, filozofio ks.
  • dogmemo
    Emo aserti aŭtoritate sen sufiĉa kritiko.
    fanatikeco.
  • dogmismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, asertanta la eblecon de la sciado pri la absoluto.
    kritikismo, skeptikismo.
  • dogmumi (ntr)
    Prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn.

    Iel rilatitaj:

    artikolx fundamentx misterx