perei
*pere/i (ntr)
- Perdi la vivon per akcidenta morto: ĉiuj pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos (X); pereis mia filo en malespero! (Z); perei en batalo (B); ĉiu, kiuj glavon prenas, per glavo pereos (N); inter la multe da hundoj la leporo pereas (Z); pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido (Z); (analoge) la ŝipo pereis kun siaj homoj kaj musoj (Z); pereos la valo kaj dezertiĝos la ebenaĵo (X).
- (f) Neatendite detruiĝi, neniiĝi: diron oni neas, skribo ne pereas (Z); feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas (Z); ĉiuj liaj vortoj kaj laboroj pereis vane (Z); la konfido pereis (Z); neniam lia nomo pereos (Z); la fruktoj de lia laboro neniam pereos (Z); senfrukte pereinta provo (Z).
- [KRISTANISMO] Damniĝi: por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon (N).
perdiĝi.
pereo - Perdo de la vivo: pro patruj' atendas min pereo (Z); kaŭzi ies pereon (X); (analoge) la pereo de la rikolto sur la kampo (X).
- Akcidenta detruiĝo: bona ideo venas post la pereo (Z).
- [KRISTANISMO] Damniĝo: anima pereo (Z); vasta estas la vojo kondukanta al la pereo (N).
pereema, pereiva, pereonta
Destinita perei. *pereigi - Mortigi: la hebreoj dum tiu festo estis tute en la manoj de siaj malamikoj, kiuj tre facile povis pereigi ilin (Z); la pesto pereigis cent mil homojn; (analoge) eksplode pereigi ŝipon (Z).
- (f) Detrui: pereigi la urbon (X); malatento povas pereigi plej noblan planon; tiu eraro, kiu pereigis Volapükon (Z).
- Konduki al infero: tiu, kiu adultas [...] , pereigas sian animon (X); kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano (Z).
pereiga
Tia, ke ĝi kaŭzas pereon: pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas lin (Z); tiuj nesingardaj vortoj povos havi terure pereigan efikon (Z); via agado povas doni pereigan rezultaton por nia komuna ideo (Z). forperei
Malaperi, pereinte: vi forpereos de sur tiu tero, kiun donis al vi la Eternulo (Z). ŝippereo
Subakviĝo de difektita ŝipo.
Iel rilatitaj:
aperx
donx
estx