ekstermi

*eksterm/i (tr)

Perfekte pereigi; nepre tute detrui: mi ekstermos ĉiujn virseksulojn (X); militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin (X); la fajro ekstermos la palacojn (X); ekstermi la produktojn de la tero (X); ekstermanta pesto (K); tri taĉmentoj da ekstermantoj (X); kelkaj murmuris k pereis per la ekstermanto (N); (f) ekstermi opinion, kutimon.
  • eksterm (ad)o
    Ago de ekstermanto: la ekstermado de la nordamerikaj indianoj.
  • ekstermiĝi
    Iĝi ekstermita: ili ekstermiĝis de sur la tero (X); ĉiuj pereos de glavo k malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos (X).
    buĉi, elradikigi, forviŝi.

    Iel rilatitaj:

    aperx frakasx