sekretario

*sekretari/o

  1. Viro, dungita de privata persono, por helpi tiun en la korespondado, literatura verkado, serĉado de informoj kaj aliaj konfidencaj taskoj: sekretario de kuracisto, de deputito.
  1. Oficisto, komisiita de kompanio, societo ks, por teni la korespondadon, redakti la protokolojn de la kunsidoj kaj zorgi pri la kurantaj aferoj: sekretario de la Akademio; konstanta kongresa sekretario; administracia sekretario.
  1. [HISTORIO] Konsilisto, al kiu estis konfiditaj la sekretoj de la ŝtato.
  • sekretaria
    Rilata al sekretario aŭ sekretariejo: sekretaria posteno; sekretariaj iloj, mebloj.
  • sekretarieco
    Funkcio, rango de sekretario.
  • sekretariejo
    1. Loko, kie funkcias sekretario (j)
    1. Kolektivo de la sekretarioj en administracio ks.
  • sekretariino
    Virino, funkcianta kiel sekretario: la direktoro estas okupata kun sia sekretariino.
  • ĝenerala Sekretario
    En grandaj organizaĵoj, firmoj ks, persono, elektita de la Komitato aŭ de la ĝenerala Asembleo, kaj komisiita apliki la decidojn de tiuj organoj inter du kunsidoj, preni la iniciatojn, postulatajn de la cirkonstancoj en okazo de urĝeco ktp: la ĝenerala Sekretario de UN, de la Komunista Partio, de UEA ktp.

    sekretario

    REVO: [sekretario]

    korespondi ofico

    Iel rilatitaj:

    -an burox korespondx meblx oficx