ĉambro

*ĉambr/o

  1. ĉiu el la dividoj de dom o, apartigitaj unu de la alia per mur oj aŭ sept oj, k komunikiĝantaj per pord oj: eniru en viajn ĉambrojn k ŝlosu viajn pordojn post vi (X); mi disĵetis la pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro (Z); labori en sia ĉambro; apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj (Z); kvarĉambra apartamento; malluma ĉambro (kamero); subtegmenta ĉambro (mansardo).
    ĉelo, kabineto, salon o.
  1. Ejo, en kiu regule kunvenas por interkonsiliĝi diversaj institucioj; k, pli vs, tiuj institucioj mem: supera, malsupera ĉambro de parlamento; ĉambro de lordoj; komerca, agrikultura ĉambro; unuĉambra, duĉambra parlamenta sistemo.
  1. [TEKNIKOJ] Ejo, en kiu plenumiĝas ia aparta operacio: ĉambro de kluzo; (ŝipa) ĉambro de maŝinoj, de pumpiloj.
  • ĉambraro
    Sinsekvo da ĉambroj.
  • ĉambrego (Z)
    Granda ĉambro por publiko: ĉambrego de ekspozicio.
    salono.
  • ĉambreto (Z)
    Malgranda ĉambro: restis en la ĉambreto nur unu lito (Z); li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola (X).
  • ĉambristo (Z), *ĉambristino
    Servist (in)o, kiu precipe zorgas tualeton, vestaĵojn ks de sia mastr(in)o. [VIDU] subret o.
  • ĉambrumi (tr)
    [KUIRARTO] Zorge plivarmigi ruĝan vinon de la kela temperaturo al la ĉambra temperaturo.
  • antaŭĉambro (Z)
    1. Parto de loĝejo de la enirejo, kie oni demetas mantelojn, ĉapelojn, pluvombrelojn ks.
      vestiblo.
    1. Salono, en kiu la vizitantoj de oficialulo aŭ eminentulo atendas la akcepton.
      atendejo.
  • banĉambro
    ĉambro, kie oni sin banas, duŝas, lavas.
  • bobelĉambro
    [FIZIKO] Bobelkamero.
  • dormoĉambro
    ĉambro, destinita por dormo.
  • gastoĉambro
    Ekstra ĉambro en loĝejo, por akcepti eventuala (j)n gasto(j)n.
  • juĝoĉambro
    [JURO] Tiu ĉambro, en kiu sidas aparta sekcio de tribunalo k, pli vs, tia sekcio: asiza juĝoĉambro.
  • kaldronĉambro
    Tiu parto de ŝipo aŭ de fabriko, en kiu troviĝas la vaporkaldronegoj.
  • klasoĉambro
    ĉambro, destinita por unu klaso da lernantoj.
  • komandoĉambro
    ĉambro en ŝipo, centralo, aŭtomacia fabriko kc, ĉambro entenanta la aparataron por regadi la maŝinojn, ŝaltilojn ks.
  • kluzoĉambro
    Vd kluzo.
  • legoĉambro
    ĉambro en domo, hotelo, biblioteko ks, aranĝita por legado.
    salono.
  • luĉambro
    Luprenebla ĉambro en privata domo.
  • manĝoĉambro (Z)
    ĉambro, en kiu oni manĝas.
  • maŝinĉambro
    Tiu parto de ŝipo, en kiu troviĝas la maŝinoj.
  • nebulĉambro
    [FIZIKO] Nebulkamero.
  • preĝoĉambro
    ĉambro en domo, kastelo ks, rezervita al la privata preĝado.
  • punĉambro
    ĉambro en lernejo, monaĥejo, kazerno ks, kie oni restigas iun dum mallonga tempo, pro kulpo kontraŭ la disciplino: ricevi du horojn, unu tagon da punĉambro.
    karcero.
  • skriboĉambro
    ĉambro en loĝejo aŭ publika ejo, kie oni povas skribi leterojn, legi ks.
  • vivoĉambro
    Tiu parto de apartamento, en kiu oni kutime sidas, akceptas ktp, anstataŭo de la iamaj salono, manĝoĉambro k eĉ dormoĉambro.

    Bildvortaro

    Vivoĉambro


    50-01 : bretar-muro
    50-02 : bretaro
    50-03 : librovico; vico da libroj; librokolekto
    50-04 : malalta ŝranko
    50-05 : pendoŝranko
    50-06 : televidaparato; televidilo
    50-07 : stereoaparato
    50-08 : laŭtparolil(skatol)o
    50-09 : bildokadro
    50-10 : bildo; ilustraĵo; reproduktaĵo
    50-11 : murhorloĝo
    50-12 : busto
    50-13 : florvazo; vazo
    50-14 : floroj; (bukedo)
    50-15 : plurvoluma leksikono; enciklopedio
    50-16 : fotokadro
    50-17 : sofotutaĵo; remburita sidgarnituro
    50-18 : sofo
    50-19 : brakapog(il)o
    50-20 : sidkuseno
    50-21 : dorskuseno
    50-22 : sofokuseno
    50-23 : fotelo
    50-24 : tabureto
    50-25 : pleto
    50-26 : teŭjo; tekruĉo
    50-27 : tetaso
    50-28 : lana kovrilo; plejdo
    50-29 : tableto
    50-30 : cindrujo
    50-31 : fruktujo; fruktopelvo
    50-32 : fruktoj
    50-33 : revuoj
    50-34 : kromtableto; helptableto
    50-35 : tablolampo
    50-36 : viskiobotelo
    50-37 : sodakva botelo
    50-38 : surpieda lampo; starolampo
    50-39 : fenestrokurteno
    50-40 : superkurteno; drapiraĵo

    Manĝoĉambro


    52-01 : manĝilaro (2-9, 11, 12)
    52-02 : manĝotablo
    52-03 : tablopiedo; tablokruro
    52-04 : tabloplato
    52-05 : tablotuko kun buŝtuko
    52-06 : manĝogarnituro; manĝoservico
    52-07 : suptelero; profunda telero
    52-08 : manĝotelero; plata telero
    52-09 : supujo
    52-10 : kandelabro -
    52-11 : manĝoĉambra seĝo
    52-12 : sidoplato
    52-13 : plafonlampo
    52-14 : faldokurteno
    52-15 : kurteno
    52-16 : kurtenpendigilo; kurtenrelo
    52-17 : plentapiŝa planko; tapiŝplanko
    52-18 : manĝilarŝranko; vitrinŝranko; servicoŝranko
    52-19 : vitra ŝrankopordo
    52-20 : vitra breto
    52-21 : tirkesto por manĝilaro
    52-22 : tolaĵtirkesto
    52-23 : ovala pleto
    52-24 : kafoservico (25-29)
    52-25 : kafujo; kafokruĉo
    52-26 : kafotasoj
    52-27 : subtasoj; teleretoj
    52-28 : laktujo; laktodozilo
    52-29 : sukerujo
    52-30 : manĝoteleroj
    52-31 : vinglasoj
    52-32 : ĉampanglasoj
    52-33 : karafoj
    52-34 : kredenco
    52-35 : ŝrankosoklo
    52-36 : drakarbo (potplanto)

    Infanĉambro


    55-01 : infanlito; duetaĝa lito
    55-02 : litkesto
    55-03 : matraco
    55-04 : kapkuseno
    55-05 : ŝtupetaro
    55-06 : pluŝa elefanto; karesbesteto (dormamiko)
    55-07 : pluŝurso
    55-08 : sidkuseno
    55-09 : barbi-pupo [Barby]
    55-10 : pupĉareto (11, 12)
    55-11 : pupo
    55-12 : baldakeno; ĉaretbaldakeno
    55-13 : surpieda skribtabulo; stabla skribtabulo
    55-14 : kalkulŝtonoj; kalkuliloj; infanabako; kalkulbidoj
    55-15 : lulĉevalo; balancoĉevalo
    55-16 : lulstango
    55-17 : infanlibro
    55-18 : ludmagazino
    55-19 : tabloludo laste-ridu
    55-20 : ŝaktabulo
    55-21 : infanĉambra ŝranko
    55-22 : tolaĵtirkesto
    55-23 : skriboklapo; elklapebla skriboplato
    55-24 : kajero
    55-25 : lernejaj libroj
    55-26 : krajono (ankaŭ: kolorkrajono; feltoskribilo; globskribilo)
    55-27 : ludbutiko; ludvendejo
    55-28 : vendotablo; vendobufedo
    55-29 : kondimentujo kun spicaro; spicujrako
    55-30 : montrobreto
    55-31 : bombonaro; bombonsortimento
    55-32 : bombonujo; papersaketoj; bombonsaketo
    55-33 : pesilo
    55-34 : aĉetregistrilo; butika kaso
    55-35 : infantelefono
    55-36 : varobretaro
    55-37 : ligna trajneto; ligna ludfervojo
    55-38 : baskulkamioneto, ludaŭto
    55-39 : gruo; altgruo
    55-40 : telegvidata ludaŭteto; telegvidebla aŭto
    55-41 : pluŝhundo
    55-42 : ĵetkubujo kun ĵetkuboj
    55-43 : medicina teko; kuracista teko
    55-44 : vestoŝranko

    Banĉambro kaj tualetejo


    57-01 : bankuvo
    57-02 : miksokrano por malvarma kaj varma akvo
    57-03 : ŝaŭmbano
    57-04 : naĝanaseto
    57-05 : banutilaĵoj (bansalo; aromoj)
    57-06 : banspongo
    57-07 : sekiga tukorako
    57-08 : bantuko
    57-09 : neceseja papertenilo; klozetpaperingo
    57-10 : rulvolvaĵo el papero; neceseja papero; neceseja papero; tualetpapero; klozetpapero
    57-11 : necesejo; neceseja seĝo
    57-12 : neceseja pelvo
    57-13 : neceseja klapo kun tegaĵo
    57-14 : neceseja sidilo
    57-15 : akvujo; akvorezervujo
    57-16 : tralava anso
    57-17 : neceseja tapiŝeto; neceseja mato; ĉirkaŭpelva mato
    57-18 : neceseja broso
    57-19 : murkahelo
    57-20 : aerumkrado; ventolkrado
    57-21 : tukostango; tukopendigilo; movebla tukstango; tukorako
    57-22 : mantuko
    57-23 : lavabo; lavpelvo
    57-24 : miksokrano kun anso
    57-25 : defluiga tubo; deflutubo
    57-26 : dentpuriga glaso
    57-27 : elektra dentobroso
    57-28 : brosadaptaĵo; adaptebla dentobroso
    57-29 : buŝfreŝiga fluidaĵo
    57-30 : razotualetakvo; postraza akvo
    57-31 : pligrandiga razospegulo; konkava spegulo
    57-32 : sapujo
    57-33 : sapo
    57-34 : pudrujo
    57-35 : elektra razilo
    57-36 : spegulŝranko
    57-37 : spegulo
    57-38 : lumtubo
    57-39 : medicinŝranketo
    57-40 : bideo
    57-41 : harsekigilo; harsekiga blovilo; feno
    57-42 : duŝejo; duŝniĉo
    57-43 : duŝeja pordo; duŝniĉa pordo
    57-44 : hosduŝilo
    57-45 : duŝorozo
    57-46 : ŝovebla duŝkapofiksilo
    57-47 : piedpelvo
    57-48 : defluilo
    57-49 : banpantofloj; babuŝoj
    57-50 : personpesilo
    57-51 : banĉambra tapiŝo; banĉambra mato

    Iel rilatitaj:

    antaŭ apartamentx atelierx atendx aŭditorix aŭlx banx bibliotekx deputx domx hotelx institucix kabinetx kamerx karcerx litx loĝx mansardx meblx murx okulx parlamentx plafonx plantx pordx robx salonx saŭnx septx skatolx skribx subretx vestiblx vizitx ĉambelanx ĉelx