parlamento

parlament/o (1)

Reprezentantaro de la civitanoj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas la buĝeton: kunvoki, forsendi, eksigi la parlamenton; unuĉambra, duĉambra parlamento; stumpoparlamento.
asembleo, deputitaro, senato.
  • parlamenta
    1. Rilata al la parlamento: la parlamenta tagordo, palaco, elektado, elokventeco.
    1. Konforma al la reguloj de la parlamenta konveneco: interkonsiliĝoj, farataj en orda parlamenta maniero (Z); ne tre parlamenta dirmaniero.
  • parlamentano
    Membro de parlamento.
  • parlamentejo
    Konstruaĵo, destinita al la parlamento.
  • parlamentismo
    Reĝimo de regno, en kiu la ministroj estas respondecaj antaŭ la parlamento, kaj povas esti forsenditaj de ĝi: kelkaj regnoj havas parlamenton, tute ne havante parlamentisman reĝimon.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    Dietx asemblex deputx ĉambrx