teksi

*teks/i (tr)

  1. Dense interkrucigi la fadenojn de vefto kaj de varpo, por elfari ŝtofon: teksi kanabon, linon, lanon, silkon; teksi drapon, tolon; la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi! (Z).
    triki, ŝtopi. [VIDU] rulo.
  1. Zorge kaj lerte kombini: teksi mensogojn kaj ruzojn (Z); la vulpo do tre ruzan planon teksis (K); oni kovas ovojn de vipuro kaj oni teksas araneaĵon (X) (krime).
    plekti, ŝpini.
  • teksa
    Rilata al teksado aŭ teksaĵo: la teksa industrio; la teksaj procedoj.
  • teksado
    Agado de iu, kiu teksas: la reĝo sendis, por vidi, kiel iras la teksado (Z).
  • teksaĵo
    1. Teksita objekto: tapiŝo el lana teksaĵo; silka teksaĵo (B); metala teksaĵo; (f) oni teksas araneaĵon, sed ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto (X).
      ŝtofo. [VIDU] teksaranĝo, teksarto, teksmaterialo, varpo.
    1. (f) Serio da interligitaj aferoj: la historio de tiu lando estas longa teksaĵo de heroaj luktoj por la libereco; tiu artikolo estas nur ia teksaĵo el malveroj.
    1. (ark.) = histo.
  • teksebla
    Tia, ke oni povas ĝin teksi: teksebla fibro.
  • teksejo
    Domo, fabriko, en kiu oni teksadas.
  • teksilo
    Maŝino, mane manovrata, per kiu oni teksas: ili starigis du teksilojn, sed havis nenion sur la teksiloj (Z); ili sidis antaŭ la teksiloj kaj laboris (Z).
    navedo, harneso.
  • teksisto
    Laboristo, kiu teksas hejme aŭ fabrike: teksisto de blanka tolo (Z); miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto (X).
  • teksuma
    1. Tia, ke ĝi povas servi por fabriki ŝtofon, tolon ks: teksumaj plantoj.
    1. Rilata al tia fabrikado: teksumaj industrioj (fakoj: ŝpinado, teksado, apreturado ks).
  • teksumo
    ĉio, kio rilatas al prilaborado de teksumaj fibroj.
  • teksumaĵo
    Teksuma produkto (teksaĵo, maŝinfabrikitaj punto, trikoto ks).
  • teksomaŝino
    Maŝino, elektre movata, servanta por teksi.
  • enteksi
    Fari desegnon en ŝtofo, per ŝanĝo de kolorfadenoj en la vefto: la tapiŝoj, en kiujn ŝi enteksis la bildojn de siaj dioj (Z); (f) la poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto.
    brodi.
  • enteksitaĵo (X)
    Vefto.
  • trateksi
    Aperigi iun motivon aŭ koloron je difinitaj lokoj laŭlonge de teksaĵo: trateksi katunon per floretoj; (f) la historio de la hungara popolo estas trateksita de multaj katastrofoj.

    teksi

    Bildvortaro

    319 : Teksejo


    319-01 -14 : harnesa teksado
    319-01 : varpocilindro
    319-02 : varpero
    319-03 : varpo
    319-04 : glitotrabo
    319-05 : dividostango
    319-06 : harneso
    319-07 : harnesfadeno
    319-08 : harnesringo
    319-09 : teksokombilo
    319-10 : veftokanalo
    319-11 : navedo
    319-12 : veftero
    319-13 : brustotrabo
    319-14 : teksaĵcilindro
    319-15 -16 : ĵakarda teksado
    319-15 : harnesŝnuro
    319-16 : pezaĵo
    319-17 -19 : veftopasigo per navedo
    319-17 -31 : veftopasigaj metodoj
    319-17 : navedo
    319-18 : veftobobeno
    319-19 : veftero
    319-20 -21 : veftopasigo per paflameno
    319-20 : paflameno
    319-21 : veftero
    319-22 -25 : veftopasigo per preniloj
    319-22 : krucvolvita bobeno
    319-23 : veftero
    319-24 : transprenilo
    319-25 : transdonilo
    319-26 -31 : veftopasigo per ajutoj
    319-26 : krucvolvita bobeno
    319-27 : fadenmagazeno
    319-28 : eniga ajuto
    319-29 : aerenigo
    319-30 : aerajuto
    319-31 : veftero
    323-01 -29 : teksaĵaj plektoj [malhelaj kvadratoj: varpero levita, veftero mallevita; helaj kvadratoj: veftero levita, varpero mallevita]
    323-01 -10 : tola plekto (tukoplekto)
    323-01 : tolteksaĵo en desupra vido
    323-02 : varpero
    323-03 : veftero
    323-04 : patroneo (skemo por teksisto) por tola plekto
    323-05 : harnestredo (faden-enigo en harneson)
    323-06 : kombiltredo (faden-enigo en kombilon)
    323-07 : levita varpero
    323-08 : mallevita varpero
    323-09 : ŝnurado de harnesoj
    323-10 : paŝovico
    323-11 -12 : ĉelteksaĵa plekto (kvadrata aŭ angla plekto)
    323-11 : patroneo de ĉelteksaĵa plekto
    323-12 : ripetaĵo, kontinue ripetiĝanta desegno
    323-13 -18 : vefta repso
    323-13 : patroneo de vefta repso
    323-14 : sekco de vefta repso
    323-15 : mallevita veftero
    323-16 : levita veftero
    323-17 : levitaj varperoj
    323-19 -25 : neregula kverrepso
    323-19 : mallevitaj varperoj
    323-19 : patroneo de neregula kverrepso
    323-20 : tredo en randajn harnesojn
    323-21 : tredo en bazajn harnesojn
    323-22 : ŝnurado de randaj harnesoj
    323-23 : ŝnurado de bazaj harnesoj
    323-24 : rando en tukoplekto
    323-25 : sekco de teksaĵo kun neregula kverrepso
    323-26 -28 : laŭlonge trikota plekto
    323-26 : laŭlonge trikota teksaĵo en desupra vido
    323-27 : patroneo de laŭlonge trikota plekto
    323-28 : kontraŭplektaj punktoj
    323-29 : vafla plekto por vafla desegno en teksaĵo
    323-30 -48 : bazaj interkroĉoj
    323-30 : malfermita maŝo
    323-31 : kapo
    323-32 : latero
    323-33 : piedo
    323-34 : kapokroĉa punkto
    323-35 : piedkroĉa punkto
    323-36 : fermita maŝo
    323-37 : fadenbuklo
    323-38 : oblikva fadenstreko
    323-39 : ĉekapa buklokroĉo
    323-40 : fadenflosaĵo
    323-41 : libere flosa fadenstreko
    323-42 : maŝvico
    323-43 : veftero
    323-44 : etendita buklo
    323-45 : perlobuklo
    323-46 : alterna perlobuklo
    323-47 : duobla etendita buklo
    323-48 : duobla perlobuklo

    Iel rilatitaj:

    alensonx alpakx artx aĵurx bareĝx bisinx damaskx korpx tolx tukx vestx zenanx ŝtofx