ĉifono

*ĉifon/o

  1. Forŝirita, difektita peco de drapo, tolo, felo ktp, tamen uzebla por purigado: ŝtuparo k nefermita galerio kun ĉirkaŭe pendantaj ĉifonoj (Z); vento fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo k ĉifonoj (Z); li elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon (Z); sanga ĉifono de mortinta besto (Z); li faris al la hundeto liton el ĉifonoj; ŝi fariĝas nulo, sed nulo malgrasa de malsato, disŝiriĝanta en ĉifonojn per la vanaj provoj sin movi k sin ŝovi (Z).
  1. ĉifonaĵo.
  • ĉifona
    Prezentanta la aspekton de ĉifono (j): ĉifona vesto (Z).
  • ĉifonaĵo
    Eluzita diŝsirita parto de vesto, kvazaŭ konsistanta el ĉifonoj: la sorĉistinoj demetis de si siajn ĉifonaĵojn, kvazaŭ ili volus sin bani (Z); ŝi ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo malsatan k en ĉifonaĵoj (Z); dormemulo havos sur si (nur) ĉifonaĵojn (X); ĉifonaĵe vestita knabo (Z).
  • ĉifonaro
    Kolekto de ne plu utiligeblaj ŝtofpecoj, ĉifonoj ks.
  • ĉifonisto
    Metia kolektanto de ĉifonoj, metalpecoj ks, kiujn li vendas al fabrikoj.
  • ĉifonulo
    Vagulo, vestita per ĉifonaĵo.
  • hokĉifonisto
    Persono, kiu ĉerpas ĉifonojn k.a. forĵetaĵojn el la balaaĵujoj.
  • lavĉifono
    ĉifono, uzata por lavpurigi kahelojn ks.
  • piedĉifono
    Tolĉifonoj, kiujn la soldatoj volvis ĉirkaŭ siajn piedojn anst. ŝtrumpoj.
    ĉifono

    ĉifono


    Iel rilatitaj:

    drapx felx tolx tukx vestx ŝrankx ŝtofx