melodio

melodi/o (1)

  1. [MUZIKO] (kontraste kun harmonio) Sinsekvo de tonoj, agrabla por la orelo.
  1. [MUZIKO] Difinita muzika frazo, en ario, kanto ks: la melodioj facile fluis de lia lango (Z); tiuj grupoj da sentoplenaj tonoj, kiuj iam ŝajnis al si anĝela melodio (Z); la antikvaj, seriozaj melodioj ekfloris (Z).
  • melodia
    1. Konforma al la reguloj de la melodio.
    1. Belsona, agrabla por la orelo: la melodia kanto de najtingalo (B).
  • melodia minora gamo
    Minora gamo kun la sesa kaj sepa ŝtupoj diesigitaj suprenire kaj naturigitaj subenire.
    harmonia.
  • melodieco
    Melodia karaktero de kanto.

    melodix


    Iel rilatitaj:

    apoĝaturx arabeskx arix barkarolx basx bolerx temx ĉardaŝx