aristokrato

Homo, kiu apartenas al la nobelaro aŭ al la privilegiita (j) klaso(j): la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon (Z); (f) la teofilozofio faras el siaj adeptoj la aristokratojn de la gusto.
RIM. 'aristokrato' konsideras sin apartenanta al elito; 'nobelo' estas nur posedanto de titolo.
  • aristokrata
    Inda je aristokrato; aristokrata balancado de la kapo (Z); viaj konatoj estas homoj kun la plej aristokrata konduto (Z); (f) interne staris multe da fiermienaj, aristokrataj floroj (Z).
  • aristokrataro
  • [SOCIOLOGIO] La plej alta socia tavolo en sklava k feŭdisma reĝimoj: la princo estis skeptikulo, kiel membro de la plej alta aristokrataro (B).
  • Aro de la malmultaj personoj eminentaj en ia rilato: la aristokrataro de la beletro, de la arto, de la diplomatio.
  • aristokrateco
    Eco de aristokrato: li deturnis sin kun la plej aroganta aristokrateco.
  • aristokratio (8)
  • [politiko] Reĝimo, en kiu la regado apartenas al la aristokrataro.
  • (evi) = aristokrataro.

  • sinjorx,

    Iel rilatitaj:

    arogantx elitx eminentx feŭdx heredx nobelx princx privilegix sinjorx sklavx titolx