senjoro

senjor/o

  1. [HISTORIO] En la antaŭrevolucia Francio, persono posedanta tenurbienon kun ekonomiaj kaj juĝaj povoj super ĝi: ne ĉiu senjoro estis nobelo.
    suzereno.
  1. [HISTORIO] En Italio ĉ. la 14a jc, magistratano, kiu prenis sur sin la plenuman povon en la civito.
  • senjoreco
    Funkcio kaj rango de senjoro: la senjoreco entenis la bienon, la feŭdon kaj la jurisdikcion.
  • senjorio
    Landparto aŭ urbo regata de senjoro.

    Iel rilatitaj:

    Cidx sinjorx