damo

dam/o

  1. Nobela sinjor·ino: Ramzeson sekvis kvar damoj (B).
  1. Honora nomo, per kiu la Mezepokaj kavaliroj, k poste la poetoj indikis sian korestrinon: kiel fianĉo servis li al sia damo (G); ho dam' de l' virto, ordono via donas tian ravon, ke ĝin obei tuj jam ŝajnas tarde (K); batali por sia damo; ŝi estis la damo de liaj pensoj; [KRISTANISMO] Nia Damo (la Virgulino Maria).
  1. [LUDOJ] Duobligita disko ĉe la damludo: ricevi damon.
  1. [LUDOJ] ĉe la kartludoj, figuro de reĝino: la kera damo (Z).
  1. [LUDOJ] ŝak· figuro, kiu moviĝas kiel kuriero k kiel turo.
  • *damoj
    Damludo: ludi damojn (Z).
  • damigi
    1. [LUDOJ] ŝanĝi diskon en damon. [VIDU] dampeco.
    1. [LUDOJ] (analoge) ŝanĝi ŝakpecon en damon aŭ en alian figuron.
  • honordamo
    Nobelino regule servanta ĉe reĝino aŭ princino.
    damo

    damo


    Iel rilatitaj:

    figurx ludx nobelx reĝx sinjorx ŝakx