veluro

*velur/o

  1. [TEKSINDUSTRIO] Silka, kotona aŭ lana ŝtofo, prezentanta unuflanke densan teksaĵon, kaj aliflanke molan supraĵon konsistantan el multaj mallongaj, rekte starantaj brilaj haroj: ripa, stampita veluro; (kiel signo de riĉeco) vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro (Z); sur la ventro veluro, en la ventro murmuro (Z) (de malsato).
  1. Kovro analoga al la teksita veluro: la veluro de persiko; la cervo volis defroti sur la malvarmaj ŝtonoj la veluron de siaj kornoj (B).
  • velura
    1. Konsistanta el veluro: veluraj kusenoj de seĝo; la talpo faris sian viziton en sia nigra velura pelto (Z); veluraj kurtenoj.
    1. Tiel mole glata, kiel veluro: la veluraj herbejoj; fera mano en velura ganto (senindulga trudo sub liberala ŝajno); la kato faras veluran piedeton (entirante siajn ungojn).

    veluro


    Iel rilatitaj:

    haŭtx katx seĝx vestx ĉenilx ŝtofx