ĝibo

*ĝib/o

  1. [ZOOLOGIO] Dorsa natura elstaraĵo, kaŭzita de grasamaso: ili forportas sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn (Z).
  1. [BOTANIKO] Pli-malpli sakforma konveksaĵo ĉe la bazo de la malsupra lipo de iuj kuniĝpetalaj floroj, precipe de skrofulariacoj, fermanta la koroltubon.
  1. (ĉe homo) Dorsa aŭ brusta nenormala elstaraĵo, kaŭzita de kurbeco de la spino aŭ de la brustosto: la du ĝiboj de Pulĉinelo; propran ĝibon neniu vidas (Z).
    cifozo, skoliozo. [VIDU] kritiki, nazo, trabo.
  • ĝiba
    1. Kripla pro ĝibo.
    1. Prezentanta ĝibaĵo (j)n: ĝiba saliko.
  • ĝibaĵo
    Konveksaĵo en objekto.
    protuberanco, tubero, ŝvelaĵo, elstaraĵo.
  • ĝibigi
    Kurbigi kvazaŭ en ĝibon: la katoj ĝibigas la dorson pro timo aŭ karesamo.
  • ĝibiĝi
    Iĝi kvazaŭ ĝiba: la kato povosciis ĝibiĝi (Z).
  • ĝibulo
    Homo havanta ĝibon: ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo (Z); ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo (Z).
  • unuĝiba
    [ZOOLOGIO] Havanta nur unu ĝibon.
  • lunĝibo
    Vd luno.
  • vojoĝibo
    [TRAFIKO] ĝibaĵo, konstruita en strato por malebligi tro rapidan veturadon.

    ĝibo


    Iel rilatitaj:

    bovx bufonx cifozx dorsx katx korpx