oksido

oksid/o (4)

[KEMIO] La rezulto de la kombinado de oksigeno kun malpli elektronnegativa elemento.
  • oksidi (tr)
    1. ŝanĝi, pli-malpli komplete, en oksidon; difekti per kombino kun oksigeno: feron oksidas la malsekeco; [KUIRARTO] oksidita vino.
    1. Forpreni elektronojn de substanco: oksidi Fe (II) al Fe(III).
      redukti, oksidoreduktiĝo, redokso.
  • oksidado
    Ago de io, kio oksidas: malrapida oksidado.
  • oksidazo
    Enzimo, kiu katalizas oksidajn reakciojn.
  • antioksidanto
    Substanco, kiu malakcelas la oksidiĝon.
  • neoksidebla
    Tia, ke ĝi ne povas esti oksidata: plateno estas neoksidebla.
  • dioksido
    Oksido kun du oksigenatomoj: karbona dioksido (Vd karbono).
  • hidroksido
    Kombinaĵo de la anjono OH kun katjono: KOH, potaso, estas kalia hidroksido.
  • monooksido
    Oksido kun unu oksigenatomo: karbona monooksido (Vd karbono).
  • peroksido
    Oksido, kies oksigen-enteno estas pli granda ol tiu de la plej kutima oksido: hidrogena peroksido (aŭ hidrogenoksido), H2O2; natria oksido (Na2O), natria peroksido (Na2O2); peroksidoj estas ofte malstabilaj kaj facile malkomponiĝas al normala oksido kaj libera oksigeno.
  • peroksidi (tr)
    1. Oksidi substancon al pli alta oksidgrado ol normale.
    1. [KOMUNUZO] Tre heligi la harojn, uzante peroksidon: peroksidita blondulino.
  • peroksidazo
    Enzimo, kiu katalizas peroksidajn reakciojn, ĝenerale la malkomponiĝon: H2O2 → H2O + 1/2 O2.
  • senoksidi
    Purigi la surfacon de objekto, forigante la oksidojn.

    oksidx


    Iel rilatitaj:

    afinacix alkalx aluminx amfoterx anhidridx arĝentx asfiksix karbx unu