mito

mit/o (1)

  1. Tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia, drameca karaktero kaj etiologia valoro: la mito de Prometeo; la polineziaj mitoj; (f) la mito de la Satiruso ĉe Hugo.
    bildo, epopeo, folkloro, legendo, rito, sakramento, simbolo.
  1. [POLITIKO] Komplekso da ideoj, ne strikte logike interligitaj, sed draste efikantaj sur la homajn instinktojn aŭ nekonsciajn tendencojn; tiu komplekso, prezentata kiel reala, kapablas estigi ĉe popolamaso fenomenojn de mensa kontaĝo: la mito de la senĉesa progreso, de la pura raso, de la providenca homo.
    mistiko. [VIDU] mitomanio.
  1. (f) Tute fiktiva afero: la biografio de Bofronto estas plejparte simpla mito.
  • mita
    Rilata al mito: la mitaj tempoj, poemoj; (f) pure mita vojaĝo.
  • mitigi
    Fari, ke iu ideo fariĝu mito: mitigi la 'finan venkon' de E.
  • senmitigi
    Depreni de populara idearo ĝian mitan prestiĝon: senmitigi la rasismon.
  • mitologo (7)
    Specialisto pri mitologio.
  • mitologio (1)
    1. Scienco, studanta la mitojn.
    1. Tuto de la mitoj en difinita lando aŭ religio: la helena mitologio.
  • mitologia
    Rilata al la mitologio: mitologia heroo.

    Bildvortaro


    145-01 -66 : fabelaj estaĵoj, mitaj bestoj kaj figuroj
    145-01 : drako
    145-02 : serpenta korpo
    145-03 : ungegoj; krifoj
    145-04 : vesperta flugilo
    145-05 : dulanga buŝego
    145-06 : fendita lango
    145-07 : unikorno; unukornulo
    145-08 : ĉevala korpo
    145-09 : spirale tordita korno
    145-10 : fenikso (fenikso el cindro)
    145-11 : birdo
    145-12 : flamo, el kiu fenikso renaskiĝas
    145-13 : grifo
    145-14 : agla kapo
    145-15 : grifa ungego
    145-16 : leona korpo
    145-17 : flugilo
    145-18 : ĥimero
    145-19 : leona kapo
    145-20 : kapra kapo
    145-21 : serpenta kapo
    145-22 : sfinkso
    145-23 : homa kapo
    145-24 : leona trunko
    145-25 : niksino; marvirineto
    145-26 : virina korpo
    145-27 : fiŝa vosto
    145-28 : Pegazo
    145-29 : ĉevala korpo
    145-30 : flugilo
    145-31 : Cerbero
    145-32 : trikapa hunda korpo
    145-33 : serpenta vosto
    145-34 : Hidro de Lerno
    145-35 : multkapa monstro
    145-36 : serpenta korpo
    145-37 : bazilisko
    145-38 : koka kapo
    145-39 : draka korpo
    145-40 : giganto; titano
    145-41 : giganta korpo
    145-42 : rokbloko
    145-43 : serpenta piedo
    145-44 : Tritono, mardio
    145-45 : konka korno
    145-46 : ĉevala piedo
    145-47 : fiŝa vosto
    145-48 : hipokampo
    145-49 : ĉevala trunko
    145-50 : fiŝa vosto
    145-51 : martaŭro, marmonstro
    145-52 : bova korpo
    145-53 : fiŝa vosto
    145-54 : drako de Apokalipso
    145-55 : sep kapoj
    145-56 : flugilo
    145-57 : centaŭro; ĉevalviro
    145-58 : homa korpo kun pafarko kaj sago
    145-59 : ĉevala korpo
    145-60 : harpio
    145-61 : virina kapo
    145-62 : birda korpo
    145-63 : sireno
    145-64 : virina korpo
    145-65 : flugilo
    145-66 : birdaj ungegoj

    Iel rilatitaj:

    Agamemnonx Ahasverx Amalekx Antigonx Anĥizx Aĥemenx Aĥilx idealx