suvereno

suveren/o (Z)

  1. [JURO] Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon: la suvereno de Rusujo; en demokratio la popolo mem estas la suvereno.
  1. Brita ora monero, valoranta unu pundon.
  • suverena
    1. [JURO] Submetita al nenia limigo, kontrolo aŭ aŭtoritato: suverena lando, potenco; suverena kortumo; la suverena pontifiko (papo).
    1. Tia, ke ĝi atingas plej altan gradon: la suverena bono; suverena lerteco, rimedo; (ironie) kun suverena malestimo.
  • suvereneco
    1. [JURO] La plej supera povo interne de regno.
    1. [JURO] Sendependeco de regno en ĝiaj eksteraj rilatoj: la regna suvereneco estas preteksto por protekti la ŝtatajn krimojn.


    Iel rilatitaj:

    adjutantx federacix idealx kortegx respublikx ĉambelanx