transcenda

transcend/a (Z)

  1. [FILOZOFIO] Karakterizanta, rilate al iu estulo aŭ estularo, ĉion, kio estas klarigebla nur per la efiko de ekstera, supera agado, sekve ĉion, kio estas trans ĉia ebla sperto aŭ scio.
    imanenta.
  1. [FILOZOFIO] Transmonda, superreala: Dio estas transcenda estaĵo.
  1. (f) Morale aŭ intelekte eminentega.
  1. [MATEMATIKO] (pp nombroj) Ne algebra: π kaj e estas transcendaj nombroj.
  • transcendi (tr)
    Transpasi iun regionon de la sciado: tiaj spertoj transcendas nian racion.

    Iel rilatitaj:

    algebrx idealx