fono¹

fon/o¹ (5)

  1. Efektive ebena aŭ pro malproksimeco ŝajne ebena parto, el kiu io elreliefiĝas aŭ elkontrastas: peco da ĉielo kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj (Z); lumbildoj sur malluma fono (Z); ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo estis serioza (Z); lia ora ĉeneto balanciĝas sur la malhela fono de la surtuto (Z); (f) la fono de la romano estas Nederlando; en la bruo, sur la fono de interparoladoj oni povis distingi sonojn de flutoj kaj kriojn de la ĉefoj (B); sonora fono de filmo, de televida prezentado.
  1. (pp pentrarto, blazono) La baza koloro, sur kiu estas pentritaj aŭ teksitaj la diversaj figuroj, ornamoj: sanktulkapo sur ora fono; verda stelo sur blanka fono.
  1. [SPEKTAKLO] Dekoracia tolo funde de la scenejo.
    fontolo, fontulo.
  • fon/o²
    [TEKNIKOJ] Mezurunuo por la laŭto de sonoj, konsidere la frekvencdependan aŭdkapablon de la homa orelo.

    Iel rilatitaj:

    bildx fundamentx horizontx