radiuso

radius/o

  1. [MATEMATIKO] Streko de la centro de cirklo ĝis iu punkto de la cirklo, aŭ de la centro de sfero ĝis punkto de ĝi: la radiuso de cirkla cilindro.
  1. [MATEMATIKO] La longo de radiuso 1: la radiuso de cirklo estas duono de la diametro; (f) en la radiuso de 10 km oni ne vidis arbon.
  1. [ANATOMIO] La pli mallonga osto de la antaŭbrako, kiu respondas al la dika fingro.
    ulno.
  • radiusa
    [MATEMATIKO] [FIZIKO] Rilata al radiuso, efikanta laŭ la radiuso: radiusa sekco; radiusa komponanto de forto.
  • flugradiuso
    Distanco, kiun teorie aviadilo en senmova aero povas flugi, konservante sufiĉan kvanton da karburaĵo por reveni al la deirpunkto: la flugradiuso estas la duono de la povdistanco.

    radiuso


    Iel rilatitaj:

    arterix brakx korpx