ulno

* uln/o

  1. [ANATOMIO] (ulna) Longa maldika osto de la antaŭbrako, kiu troviĝas ĉe la flanko de la malgranda fingro, kaj kies kapo, dum brakflekso, formas la kubuton.
    radiuso.
  1. [HISTORIO] Mezurunuo de longo, diversvalora (de 38 cm ĝis 1,20 m) laŭ la tempoj, landoj kaj varoj: veluro, kostanta po tri guldenoj pro ulno (Z); (f) la ŝtuparo estis ulnoalte kovrita de neĝo (Z); havi ulnolongan nazon; (f) tiajn homojn oni ne povas mezuri per la ordinara ulno (B).

RIM. Nur la dua signifo estas indikita en la Fundamento.
  • ulna
    Rilata al ulno: [ANATOMIO] la ulna arterio; la ulna nervo estas bone palpebla kaj facile vundebla malantaŭ la interna epikondilo de la humero.

    ulno


    Iel rilatitaj:

    ankonex brakx