atribui

  • Doni (ion) laŭrajte aŭ laŭmerite: atribui al iu la unuan premion; atribui privilegiojn; atribui domon kiel parton de heredaĵo; (f) atribui valoron al variablo.
    aljuĝi, asigni.
  • Opinii, ke aĵo, ago aŭ eco apartenas al iu aŭ io: verko atribuita al Homero; oni atribuas al Kolumbo la malkovron de Ameriko; li ne havas ĉiujn meritojn, kiujn oni al li atribuas; atribui signifon al vorto (Z); atribui grandan efikon al medikamento; specialan gravecon li atribuis al la historio pri la mielkukoj (Z).
  • Rigardi, opinii ion kaŭzita de iu aŭ io: atribui al iu la malsukceson de la afero; oni devas atribui tiun venkon al la hazardo; atribui ies morton al akcidento; tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj ordinare atribuas al malfeliĉa amo (Z).
    imputi.
  • atribu (ad)o
  • Ago de iu, kiu atribuas.
  • [lingvoscienco] Dirmaniero, per kiu oni rilatigas predikativon ne al subjekto, sed al la objekto de verbo kiel ekz. 'kredi', ' elekti', 'nomi' ktp: 'nomu min frato' estas tipo de atribuado.
  • [komputiko] En komputila programo, instrukcio, kiu donas valoron al variablo.
    ŝargi.

  • al , donx ,

    Iel rilatitaj:

    al apartenx asignx donx imputx ŝargx