oriento

*orient/o

  1. Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne leviĝas, kaj laŭ kiu oni tradicie sin direktas: la katolikaj preĝejoj havas sian absidon en la direkto de oriento; kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento. [...] (N); lando, limita ĉe la oriento per maro. SIN. eosto.
  1. Unu el la kvar ĉefpunktoj; simbolo: E.
  1. Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de oriento: la koloniigado de ambaŭ Amerikoj komenciĝis ĉe ilia oriento; la tuta oriento de la insulo prezentas nur altajn klifojn. SIN. eosto.
  1. [RELIGIO] Tiu parto de framasona loĝio, kie sidas la loĝiestro: la Granda Oriento (unu el la francaj framasonaj ordenoj).
  1. Aparta brilo de la plej altkvalitaj perloj.
  • orienta
    Apartenanta, rilata al oriento: orienta direkto, flanko, marbordo.
  • Oriento
    1. La landoj, kuŝantaj oriente de Eŭropo: el Oriento venas la lumo; la Proksima Oriento (inter Mediteraneo kaj la Arabia maro); la Ekstrema Oriento (ĉinio kaj Japanio).
    1. [HISTORIO] La orienta parto de S-Eŭropo: la Imperio de Oriento (kontraste kun la okcidenta).
  • Proksim-Oriento
    Malnova nomo, kiu montris la landojn, kiuj apudas Mediteraneon, eventuale eĉ la Maron Ruĝan kaj la Persan Golfon.
  • Orienta
    Rilata aŭ apartenanta al Oriento: Orientaj perloj, spicoj, literaturoj.
  • oriente
    En la orienta direkto: la urbo situas oriente de Kaŭkazo; el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten (X).
  • orienti (tr)
    1. Bazi konstruon turnante ĝian fronton al oriento: malbone orientita domo.
    1. Determini la situacion de persono aŭ objekto rilate al oriento: orienti mapon, planon.
    1. [MATEMATIKO] Doni al koordinatsistemo pozitivan aŭ negativan orientiĝon.
  • sin orienti
    1. Determini, en kiu ĝusta loko oni troviĝas kaj en kiu direkto oni devas iri: estas jam profunda nokto, mi tute ne povas min orienti (Z); sin orienti en nekonata, urbo; pro la nebulo la aviadilo plu ne povis sin orienti; (f) la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto (Z).
      biri.
    1. (f) Orientiĝi: la prezidanto de la kunsido devas sin rapide orienti en la diskutata demando (B).
  • orientado
    Ago de tiu, kiu orientas: lerni la orientadon de mapo; orientado de ŝipo; (f) profesia orientado (metoda distribuado de lernantoj en diversajn metiojn laŭ iliaj apartaj kapabloj kaj gustoj).
  • Orientano
    Loĝanto de Oriento.
  • orientebla
    [MATEMATIKO] (pp sternaĵo) Tia, ke oni povas ĝin orienti: la rubando de Möbius kaj la botelo de Klein estas neorienteblaj sternaĵoj.
  • orientiĝi
    Klare ekkompreni la situacion, en kiu oni troviĝas, kaj difini, kion oni devas fari: mi komencis rigardi ĉirkaŭen, por orientiĝi, mi komencis flari kaj serĉi (Z) (pp komercisto); orientiĝu, kiu volas! (Z) (pp iu, kiu kaŝas siajn planojn).
  • orientiĝo
    1. Stato de iu, io orientita: ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la doninto (Z); difini la orientiĝon de konstruaĵo, de fenestro; ĝi servis al la maristoj kiel orientiĝa signo (Z); tabelo de orientiĝo.
    1. a) [MATEMATIKO] (pp koordinatsistemo) Pozitiva aŭ negativa signumo, asociita al koordinatsistemo.

    b) [MATEMATIKO] (pp sternaĵo) Elekto de atlaso tia, ke en la komunaĵo de du ajnaj mapoj la koordinatŝanĝo konservas la orientiĝon.
  • orientisto
    Pedagogo specialisto pri profesia orientado.
  • orientita
    [MATEMATIKO] Provizita per orientiĝo.

    oriento


    De la sunleviĝo ĝis la sunsubiro (de oriento ĝis okcidento).ekstremoriento,neorientita grafeo.orienta duonglobo,orienti.orientiĝo.orientita grafeo.Senso de orientiĝo.
    abelo. geografio. geografo. matematiko. okcidento. suno. tero.

    Iel rilatitaj:

    Azix Eŭropx Sunx abelx al amex geografix geografx matematikx okcidentx preĝx terx