asonanco

  • [beletro] Son·figuro, konsistanta en la ripetado de unu sama aŭ simila vokalo en la sinsekvaj vortoj de frazo, ekz. en 'Noktuo jam ululis sur forumo' aŭ 'Mia magia akvilegio', kie u aŭ i faras asonancojn.
    aliteracio.
  • [beletro] Kvazaŭ·rimo kun samaj akcentaj k postakcentaj vokaloj k malsimilaj konsonantoj; ekz. 'faros-baron' aŭ 'fervore-korten'.
  • asonanci (tr)
    Fini versojn per asonancoj: asonancita poemo.
    agordo.

    Iel rilatitaj:

    agordx aliteracix figurx poemx rimx ripetx sonx