kejlo

kejl/o (8)

  1. Ligna aŭ plasta peco, ĝenerale konusa, uzata por ŝtopi truon aŭ kunfiksi lignajn pecojn: haltiga, kalkana, konkava, kvadrata, ronda kejlo.
    dubelo, nito, stifto.
  1. [BELETRO] Vorto aŭ vortgrupo senutila por la senco, sed aldonita nur pro la bezono de la rimo aŭ de ritmo. SIN. ŝtopvorto.
  • alĝustiga kejlo
    Cilindra kejlo, uzata por certigi la relativajn poziciojn de pecoj en kunmetado.
  • kejli (tr)
    Ligi aŭ fiksi per kejlo: kejli tabulon, framon.
  • kejlaĵo, kejlitaĵo
    Kunigaĵo farita per kejlo.
  • agordokejlo
    [MUZIKO] Kejlo, sur kiu estas volvita la kordo de violono, violonĉelo ks, kaj kiun oni turnas por agordi.
  • ŝtopkejlo
    Ligna kejlo, per kiu estas fermita trueto en supra parto de la antaŭo de barelo, kaj kiun oni elprenas por enlasi aeron, kiam oni elkranas la likvon.
    spili.

    kejlo

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    agordx boltx