kotono

*koton/o

[BOTANIKO] La silkeca lanugo, kiu kovras la semon de kotonujo, kaj el kiu oni teksas diversajn ŝtofojn: kardita, kombita kotono.
katuno, vato.
  • kotona
    1. Konsistanta el kotono: kotona ŝtofo, flanelo, krepo, veluro, sateno, bluzo.
    1. Rilata al kotono: la kotona industrio.
  • kotonaĵo
    Io farita el kotono aŭ pura aŭ miksita kun aliaj fibroj.
  • kotoneca
    Prezentanta lanugan aspekton, similan al tiu de la kotono: kotoneca frukto.
  • kotonujo
    1. [BOTANIKO] ĉiu herbo aŭ tufarbusto de la g. gosipio, kun longe harkovritaj semoj uzataj por la produktado de kotono aŭ ekstraktado de oleo (kotonoleo).
    1. [BOTANIKO] (vs) = gosipio.
  • fulmokotono
    Celuloza nitrato, preparata per nitrado de kotona celulozo, kaj flagranta kiel pulvo.
  • puriga kotono
    Fasko el kotonaj fadenoj, por purigi kaj poluri malpurajn objektojn.

    kotono


    Iel rilatitaj:

    bareĝx damaskx neĝx vestx ŝtofx ŝtrumpx