1. Strio, farita per eltiro de pluraj vefteroj aŭ varperoj, en kiu la restintaj fadenoj estas diversmaniere orname faskiĝitaj: tajli aĵurojn en littuko, en tablotuko.
  1. Simila strio, farita per eltondoj.

  • misaĵuro
    Difekto en trikaĵo, ekz. en virina ŝtrumpo.
  • aĵura
    Prezentanta aĵurojn: aĵuraj virinĉemizoj; Zonjo surmetas aĵurajn ŝtrumpetojn (G), (f) la aĵura silueto de la Ejfelturo.
  • aĵuri (tr)
    Fari aĵurojn en teksaĵo.

  • Iel rilatitaj:

    faskx strix teksx trikx varpx veftx ŝtofx ŝtrumpx