triki

*trik/i² (tr)

Plekti fadenojn en serion da maŝoj per du, kvar aŭ kvin trikiloj: triki rekte (pasigante la fadenon sub la trikilon, kiun oni jam traigis tra la subavica maŝo), inverse (pasigante la fadenon sur la trikilon, antaŭ ol traigi ĝin tra la subavica maŝo); triki ŝtrumpon, ŝalon (Z).
kroĉeti.
  • trikado
    Agado de iu, kiu trikas.
  • trikilo
    Stango de difinita dikeco, kun pinto ĉe unu fino kaj ordinare kapeto ĉe la alia per kiu oni trikas.
    kudrilo, kroĉetilo.
  • trikmaŝino
    Maŝino por triki.
  • kuntriki
    Kune triki plurajn maŝojn.
  • maltriki
    Detiri la fadenon el la maŝoj.

    trikx

    Bildvortaro

    320 : Trikejo


    320-01 -18 : trikaĵoj kaj unufadenaj victrikaĵoj
    320-01 : perkomputila plattrika maŝino
    320-02 : funkciiga panelo
    320-03 : fadengvida kaj -streĉa aparato
    320-04 : triksledo
    320-05 : nadlingoj
    320-06 : movelektroniko
    320-07 : trikaĵo
    320-08 : mikroelektrona regilo
    320-09 : maŝformado en plattrika maŝino
    320-10 : langonadloj
    320-11 : fadengvidilo
    320-12 : fadeno (trikfadeno)
    320-13 : maŝformado en veftotrika maŝino
    320-14 : veftolameno
    320-15 : deprena lameno
    320-16 : piknadlo
    320-17 : fadengvidilo
    320-18 : unufadena trikaĵo
    320-19 -49 : varpotrikaĵo
    320-19 : varpotrika maŝino
    320-20 : varpocilindro
    320-21 : fadenenigo
    320-22 : vefteroj
    320-23 : trafadenilo
    320-24 : trafadenoj
    320-25 : trafaden-malvolva stablo
    320-26 : vefterframo
    320-27 : magazena vefterilo
    320-28 : eligo de pretaĵo
    320-29 : volvado de pretaĵo
    320-30 : maŝformado en varpotrika maŝino
    320-31 : varpocilindro
    320-32 : varperoj
    320-33 : almeta relo
    320-34 : trunadloj (fadenmetiloj)
    320-35 : nadloj
    320-36 : nadlingo
    320-37 : varpotrikaĵo
    320-38 : raŝela* trikmaŝino
    320-39 : fadenenigo
    320-40 : vefteroj
    320-41 : komputile regata vefterframo
    320-42 : magazena vefterilo
    320-43 : eligo de pretaĵo
    320-44 : volvado de pretaĵo
    320-45 : maŝformado en raŝela* trikmaŝino
    320-46 : trunadlo
    320-47 : varpero
    320-48 : gvidilo de frezlameno
    320-49 : langonadlo

    Iel rilatitaj:

    aĵurx mantelx ŝtofx ŝtrumpx