elasta

elast/a

  1. Tia, ke ĝi facile kuntiriĝas, etendiĝas aŭ aliformiĝas pro premanta aŭ tiranta forto, k reprenas sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas: la gasoj estas tre elastaj; elasta vergo, ŝelko, risorto.
    deformebla.
  1. Tre fleksiĝema, malrigida: elastaj estas liaj brakoj (Z); gracia k elasta talio (Z); elastaj paŝoj (B); (f) elasta konscienco (ne tre skrupula).
    supla.
  1. Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj: la signifo de la afiksoj devas resti elasta; la elasta verbo 'meti' (Z); la lingvo iom post iom plielastiĝas (Z).
  • elasto
    Grando, difinanta la gradon de elasta konduto de substanco; simb.: E.
  • elasteco
    1. [FIZIKO] Propreco de korpo, kiu povas ŝanĝi sian formon sub la influo de mekanikaj fortoj k repreni sian originan formon, post kiam tiuj fortoj ĉesis.
    1. (f) Eco de io fleksiĝema: nenio povis konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj (Z); ŝi ĵetadis sin en diversaj direktoj kun miriga elasteco k facileco de movo (Z).
    1. [FINANCO] Rilato inter du variadoj proporciaj, kiu mezuras la sentemon de variablo al la ŝanĝo de alia (simb.: η): elasteco de postulo pri prezo.
  • elastino
    [KEMIO] En- k el-volvebla skleroproteino, kiu konsistigas la elastajn fibrojn de la kuniga histo, i.a. de la haŭto, sangvaskuloj k pulmoj.

    elasta


    Iel rilatitaj:

    aneroidx ŝtrumpx