silko

*silk/o

  1. Delikata kaj brila fadeno, sekreciata de la raŭpo de kelkaj sp-oj de papilioj, speciale bombikso: kruda silko (tia, kia ĝi eltiriĝas el la kokono). [VIDU] silkraŭpo.
  1. [ZOOLOGIO] Fadeno, sekreciata de diversaj artropodoj (precipe iuj raŭpoj kaj araneuloj) kaj konsistanta el du proteinoj (fibroino kaj sericino).
  1. Teksaĵo farita el fadenoj de silko 1: mandarena robo el fajna silko; vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro (Z).
    sateno.
  • silka
    1. Farita el silko: silka tuko (B), zono; smokingo kun silkaj roversoj; parada lito kun silkaj kurtenoj (Z); silkaj ŝtrumpoj.
    1. (f) Fajna kaj mola kiel silko: silka haŭto; silkaj flataĵoj.
  • silkaĵoj
    Varoj el silko.
  • silkeca
    Farita ne el silko, sed ĝin similanta: silkeca lavo.
  • silkisto
    Industriisto pri silkaĵoj.
  • artsilko
    Tekstila materialo, farita el celulozo.
    rajono, nilono.
  • floksilko
    Speco de ŝtofo, farita el la defalaĵoj de la silkindustrio.

    silko


    Ŝtofoj el silko


    apretita ŝtofo
    brokaĵo
    damasko
    dikkrepo
    fajo
    felpo
    fulardo
    gazo
    interplektaĵo
    krepo
    lustrino
    madraso
    malpeza tafto
    muaro
    pluŝo
    poplino
    repso
    sarseneto
    sateno
    stamino
    surao
    tafto

    Eble rilatitaj:

    ĉapelo, floro, haŭto, ŝtofo, ŝtrumpo,

    Iel rilatitaj:

    aranex artx asklepiadx bareĝx bombicilx bombiksx damaskx florx haŭtx vestx ĉapelx ĉenilx ĉirimentx ŝtofx ŝtrumpx