➁- ol/ 𝅘𝅥𝅰 Sufikso, kiu, aldonite al numeraloj ekde du, donas la nomojn de neregulaj notgrupoj: duolo, kvinolo; triolo estas tri notoj, kiuj okupas la daŭron de du samspecaj; sesolo de okonoj ludiĝas en la tempo de kvar okonoj. ☞ trioleto. ➀- ol/ Ⓚ Suf., uzata: 1 post nomo de hidrokarbono por nomi alkoholojn: etanolo, metanolo, cikloheksanolo; 2 tradicie post nomo de plantoj, pli malofte de organoj k.a., por nomi: a) alkoholojn: mentolo, retinolo; b) kelkajn eterojn (laŭeble evi): anetolo, anizolo. olato (en kunmetaĵoj) Metala salo de alkoholo; alkoholato: kalia etanolato, K+ C2H5-O—; natria fenolato, Na+ C6H5-O—. monoolo, diolo, triolo, tetraolo… poliolo. Alkoholo kun unu, du, tri, kvar… pluraj hidroksioj.