maniko

*manik/o

  1. Parto de la vesto, kovranta la brakojn: la anĝeloj tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo (Z); kuspi siajn manikojn; mandarena, ŝafkrura, pufa maniko; maniktruo.
  1. [AVIADO] Tubforma tolaĵo, libere svingiĝanta en la aero supre de stango, por indiki la direkton kaj forton de la apudtera vento.
  1. Cilindra parto de flago, al kiu oni enŝovas la stangon.
  • duonmaniko
    Maniko, kiu kovras nur la supran parton de la brako.
  • senmanika
    Ne havanta manikojn: senmanika robo.
  • Manik/o
    1. [GEOGRAFIO] La Kanalo de Atlantiko, inter Francio kaj Anglio (3°U, 50°N): la Manikaj Insuloj (2°20'U, 49°N).
    1. [POLITIKO] Departemento en Normandio (1°30'U, 49°N).

    maniko


    Eble rilatitaj:

    ĉemizx, jupx, robx, vestx,