horizonto
horizont/o (1)
- ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo, kaj kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo: antaŭ liaj okuloj etendiĝis vasta horizonto; la suno staris proksime al la horizonto (Z); la tuta horizonto konsistis el fajro (Z); ŝipo, insulo, kiu malaperas el la horizonto; (f) diversaj teorioj kaj projektoj aperas kaj tuj malaperas de la horizonto (Z); la politika horizonto nubiĝas.
fono, pejzaĝo, perspektivo.
- (f) Pli-malpli limigita amplekso de la pensado: grupo, kiu ne havis la eblon ion lerni, ne povas havi tian longan spiritan horizonton kiel grupo, kiu multe lernis (Z); la horizonto de tiuj homoj ne transpasas la limojn de ilia lando; scienca eltrovo, kiu malfermas novajn horizontojn.
- [GEOLOGIO] Maldika, distingiga tavolo en sedimenta serio: silika horizonto en kalkpetra tavolaro.
- [EKOLOGIO] [GEOLOGIO] ĉiu el la laŭstrukture kaj -kolore distingeblaj tavoloj de grundo.
ĉiela horizonto, vera horizonto
[ŜIPOJ] ĉefa cirklo de la ĉiela sfero, trapasanta la tercentron kaj paralela kun la ebeno de horizonta cirklo tra la okulo de la observanto. ŝajna horizonto, videbla horizonto
[ŜIPOJ] La malĉefa cirklo ĉirkaŭ la observanto, kie ĉielo kaj maro ŝajne renkontiĝas. horizonta
Rilata al horizonto: la horizonta linio. universa horizonto
Tia eventaro, ke lumradio ne povus el ĝi atingi nin ekde la komenco de la universo. senhorizonta
Tia, ke ĝi ŝajne ne havas horizonton: senhorizonta perspektivo de profunda valo; (f) griza, senhorizonta vivo. malvasthorizonta
Mallarĝvida.
horizontoEsprimoj:
Kelkaj kunmetaĵoj:
horizonta, malvasthorizonta, senhorizonta, universa horizonto, vera horizonto, videbla horizonto, ĉiela horizonto, ŝajna horizonto,
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
Ĉirkaŭa linio, kie finiĝas nia vidkapablo, kaj kie la tero ŝajnas kuniĝi kun la ĉielo.
fono
pejzaĝo
perspektivo
Rilatitaj vortoj:
Iel rilatitaj:
ascensix
azimutx
fonx
linix
pejzaĝx
perspektivx
terx
ĉielx