apliki

  • Uzi ion laŭ ĝia destino: li estis viro, kiu povosciis apliki glavon, por trahaki pli klaran vojon (Z); apliki kuracilon en malsano; apliki severajn rimedojn al la ekonomia kriza situacio; [fiziko] apliki forton al unu punkto.
  • Transdirekti al iu tion, kio estis dirita pri alia: apliki al iu la faman ekkrion de la poeto (Z); mi ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn (Z); ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino? (B); la rimarko aplikiĝas bone en ĉi tiu okazo.
  • apliko
    Uzo por speciala celo, en speciala okazo: scienc' malnova estas, mankas nur apliko (G); fari al iu aplikon de nova kuracmetodo.
    Esprimoj:Apliki forton al unu punkto.
    Apliki kuracilon en malsano;
    Apliki severajn rimedojn al la ekonomia kriza situacio;
    Apliki sian talenton al la solvo de sociaj problemoj;
    Fari al iu aplikon de nova kuracmetodo.
    Ili neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis Z;
    Kion utilas konsilo ne aplikata? K;
    La rimarko aplikiĝas bone en ĉi tiu okazo.
    Li estis viro, kiu povosciis apliki glavon, por trahaki pli klaran vojon Z;
    Mi ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn Z;
    Neniaj eĉ plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas konstante aplikataj praktike Z;
    Scienc’ malnova estas, mankas nur apliko G;
    Ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino? B;

    Kelkaj kunmetaĵoj:


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Uzi por praktiko teoriajn sciojn: apliki metodon, regulon, leĝon;
    Uzi por speciala celo, en speciala okazo

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    leĝx metodx regulx teorix uzx