*

  1. [ botaniko] Sp. de aliumo (Allium sativum), plurjara legomo kun specifa odoro k gusto, kun folioj similaj al la poreaj k kun akragusta bulbo; uzata por spicado k medicino.
    ampeloprazo, cepo, poreo, ŝaloto, ŝenoprazo.
  1. [KOMUNUZO] Bulbero de ajlo 1: ŝafrostaĵo kun ajlo.

  • ajlero, ajlobulbero
    Bulbero de ajlo.
  • ajla
    1. Entenanta ajlon: ajla saŭco, ajlolea saŭco.
    1. [botaniko] Karakterizata de odoro aŭ gusto de ajlo: li elblovis ajlan spiraĵon.
  • ajli (tr)
    [kuirarto] Spici per ajlo: kaprinfemuraĵo ajlita.
  • ajlobulbo = ajlo 2.

  • Iel rilatitaj:

    aliarix aliumx ampeloprazx botanikx bulbx cepx florx gustx kuirx legomx medicinx odorx porex saŭcx spicx ŝalotx ŝenoprazx