demono

*demon/o

  1. [RELIGIO] Malbonvola, malbonfara diaĵo: la demono de la sud-okcidenta vento; grimacantaj demonoj de la tibetaj temploj.
    dajmono, ĝino.
  1. [KRISTANISMO] Defalinta anĝelo, malbonfara spirito. SIN. diablo 2: mia filino estas terure turmentata de demono (N); per la estro de la demonoj li elpelas demonojn (N); Magdalena, el kiu eliris sep demonoj (N); havi demonon ( [VIDU] demonhavanto).
  1. (f) Tre malica homo: ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj (Z).
  • demona
    1. Rilata al demono 1: demona apero, influo.
    1. Havanta la karakteron de demono 2, 3: demona kverelo, ruzo.
  • demonismo
    Kredo al demonoj.
  • demonologio
    Sistema priskribo de la naturo k la povoj de demonoj.
  • demonomanio
    Vario de frenezo, en kiu la maniulo imagas sin demonhavanto.
  • demonhavanto
    Tiu, kiu kredas, ke demono regas lian animon: lin renkontis du demonhavantaj, elvenante el inter la tombaj, tre furiozaj (N).

    Iel rilatitaj:

    Aŝmodex Belialx animx anĝelx dajmonx diablx dix efritx fex frenezx malicx