feo

*fe/o

[MITOLOGIO] Fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj: la akvofeojn kaj la terkoboldojn ni devas havi (Z); elementa feo (simbolanta unu el la kvar elementoj de la materio en la sistemo de Paracelso: silfo, gnomo, nimfo kaj salamandro).
demono, diablo, duondio, elfo, genio, koboldo, nikso, lupfantomo, vaglumo. [VIDU] magio, sorĉo.
  • fea
    Rilata al feo (j): fea aliformiĝo, donaco; (f) fea iluminacio.
  • *feino
    Supernatura estaĵo, fantaziata kiel virino, kaj kredata influanta la destinon de loko, de infano aŭ de objekto: ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino (Z); lando de feinoj (mirinde bela); feinaj fingroj (treege fajne laborantaj); feinrakonto.

    feo

    Esprimoj:

    fea aliformiĝo, donaco
    la akvofeojn kaj la terkoboldojn ni devas haviZ
    tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino

    Kelkaj kunmetaĵoj:


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    dajmono
    demono
    diablo
    duon dio
    elfo
    fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj
    fabela homforma estaĵo kun magia povo.
    genio
    gnomo
    koboldo
    lup fantomo
    magio
    Meluzino
    nikso
    nimfo
    ogr(in)o
    rakonto, fabelo
    silfo, salamandro
    sorĉi
    supernatura estaĵo, fantaziata kiel virino, kaj kredata influanta la destinon de loko, de infano aŭ de objekto
    trolo
    vaglumo.
    vartistinaj rakontoj pri feinoj.

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    Meluzinx dajmonx demonx diablx dix elfx fabelx fantazix fantomx genix gnomx koboldx magix niksx nimfx ogrx rakontx salamandrx silfx sorĉx trolx