templo

templ/o (1)

  1. [HISTORIO] Konstruaĵo, destinita al la servo kaj kulto de dio aŭ diino: la egiptaj, helenaj, romaj temploj; la templo de Zeŭso en Olimpio; min la diino savis ĉi tien en sian propran templon (Z).
    sanktejo.
  1. [BIBLIO] (iufoje maj.) Unu el la du sinsekvaj konstruaĵoj, destinitaj en Jerusalemo al la servo kaj kulto de Javeo: Jeruzalem kun la turoj kaj murdentoj de sia templo (Z); en ora beleco brilis la Templo (Z); li elpelis ĉiujn vendantojn kaj aĉetantojn en la templo (N).
  1. [RELIGIO] Konstruaĵo, en kiu samkultanoj praktikas siajn ritojn: protestanta templo; budhana templo; framasona templo; centra templo hilelista (Z).
    preĝejo, kirko, moskeo.
  1. (f) Restadejo de ia sankta aŭ nobla afero: ĉu vi ne scias ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito? (N); kun la kreskado de la templo (korpo) ofte ŝanĝiĝas la spirito (Z); lia domo estis vera templo de la arto.
  • Templo
    [HISTORIO] Militista ordeno kristana, kreita por la protektado de la pilgrimantoj al Jerusalemo (1118-1312).
  • Templano
    Kavaliro, membro de tiu ordeno: Filipo la Bela kondamnis al la ŝtiparo la ĉefmajstron de la templanoj; (analoge) la bonaj templanoj aŭ bontemplanoj (anoj de usona societo pri abstinado).

    templo

    Esprimoj:

    ĉu vi ne scias ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito?

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    Templo, templano

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Konstruaĵo destinita por loĝado, kulto aŭ servado de dio aŭ diino
    kultejo, konstruaĵo en kiu samkultanoj plenumas siajn ritojn
    Restadejo de ia sankta aŭ nobla aŭ abstrakta afero
    preĝejo
    altaro@kirko@moskeo
    sinagogo
    o
    pagodo
    o
    o

    Rilatitaj vortoj:

    religio
    mediti

    Iel rilatitaj:

    adorx altarx atenex azilx bajaderx dix kultx meditx pagodx pilonx preĝx religix ritx sanktx sinagogx