dekreto

dekret/o

  1. [JURO] Akto kun devigaj reguloj, eldonita de konstitucie aŭ leĝe rajtigita, plej ofte ekzekutiva, organo: detali la preskribojn de leĝo per dekreto.
  1. [JURO] Skriba decido de ŝtatestro: oni devas elirigi reĝan dekreton (X); la reĝo Dario subskribis la dekreton (X).
    edikto, reglamento, ukazo.
  1. (f) Ordono de iu ajn organo de plenuma aŭtoritato: la E-istoj neniam devas timi, ke mi donos al ili ian propredecidan dekreton (Z).
  • dekreti (tr)
    Ordoni per dekreto: la Eternulo dekretis por vi malbonon (X); la ministraro dekretis plialtigon de ĉiuj salajroj; (f) sinjoro petas, kvazaŭ dekretas (Z) ( [VIDU] barono).

    Iel rilatitaj:

    abrogx aktx aŭtoritatx bulex decidx ediktx kondamnx ordonx