opozicio

opozici/o (2)

  1. Politika aŭ partia oponado al registaro aŭ estraro: la obstina opozicio, kiun faras al vi (Sebert) kelkaj (Z).
  1. [POLITIKO] La parto de la parlamento aŭ de la publika opinio, kiu oponas al la registaro aŭ la politika plimulto: la opozicio forte atakis la ministron en la parlamenta debato (M).
  1. [ASTRONOMIO] Pozicio de du astroj, kies rekta ascensio diferencas je 180°: ili estas en opozicio.
    konjunkcio.
  1. [FIZIKO] Stato de du alternaj grandoj de la sama formo kaj frekvenco, kiam ekzistas inter ili faza diferenco de duona ciklo (duona periodo).
  • opozicia
    Rilata al la opozicio: la opozicia ĉefo; ili komencas opozician agitadon kontraŭ miaj faroj (Z).
  • opozicii (ntr)
    Stari en la opozicio: Beaŭfront sisteme opoziciis al ĉiaj iniciativoj de Bourlet.
    oponi, kontraŭstari.
  • opoziciulo
    Tiu, kiu opozicias: la opoziciuloj estas ne tute malpravaj (Z).


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    antagonismx aspektx