mikrobo

mikrob/o (2)

[BIOLOGIO] Mikroskopa vivulo ĝenerale unuĉela: bakterioj, protozooj, mikroskopaj algoj, mikroskopaj fungoj kaj virusoj estas mikroboj.
  • mikroba
    Rilata al mikroboj, kaŭzata de ili: mikroba malsano, fermentado.
  • mikrobismo
    [MEDICINO] Stato de la mikroba flaŭro en organismo aŭ en organika medio.
  • mikrobologio
    Studo pri la mikroboj kaj ilia agado. SIN. mikrobiologio.
  • mikrobodetrua
    Mikrobicida.
  • mikrobicido
    Substanco detruanta aŭ mortiganta la mikrobojn.
  • antimikroba
    Celanta la detruon aŭ mortigon de la mikroboj.

    Iel rilatitaj:

    alergix antibiotikx asepsx aŭreomicinx bacilx bakterix biocenozx buljonx desinfektx gripx kolonix sterilizx ĉelx