neŭro

neŭr/o

[BIOLOGIO] Nervo, nerva histo (en kunmetaĵoj).
  • neŭrito
    [MEDICINO] Kn de inflamaj aŭ degeneraj lezoj de la nervoj.
  • neŭrologo
    Specialisto pri neŭrologio.
  • neŭrologio
    1. Fako de medicino pri la malsanoj de la nerva sistemo.
    1. = nervologio.
  • neŭromo
    Tumoro el la nerva histo.
  • neŭrono
    [BIOLOGIO] Nerva ĉelo, ekscitebla kaj kapabla konduki nervajn mesaĝojn (
    impulso), konsistanta el ĉela korpo kun sia nukleo, el speco de branĉetaro (
    dendrito 2) kaj el ordinare longa filamento (aksono). SIN. nervoĉelo.
  • neŭrozo
    [PSIKOLOGIO] Malorda stato kun sentaj kaj emociaj perturboj (angoro, obsedo, fobio ks), pri kies nenormaleco la koncernato konscias, kaj kiu ne malhelpas lin/ŝin funkcii en la realo: histeria, obseda, angora neŭrozo.
    psikozo, fobio.
  • neŭralgio (Z)
    Doloro laŭlonge de nerva irejo.
  • neŭrastenio
    Neŭrozo, trafanta precipe la trolaborantojn, kaj manifestiĝanta per ĝenerala laceco, tendenco al tristaj ideoj, timo kaj nedecidemo.
  • neŭrastenia
    Rilata al neŭrastenio: neŭrastenia temperamento, krizo.
  • neŭropatio
    1. [MEDICINO] [PSIKOLOGIO] (kn) Nerva afekcio: neŭropatio diabeta, vaskula, alkohola, nervoprema, vitaminmanka, toksa, hepata, plumba; ĉe vestibla neŭropatio la paciento perdas la ekvilibrosenson.
    1. [MEDICINO] [PSIKOLOGIO] (ark.) Psika perturbo.
  • neŭrotropa
    (pp kemia substanco, mikrobo, viruso ktp) Nervoafina.
  • polineŭrito
    Malsano, karakterizata de samtempa inflamo de multaj nervoj.
  • psikoneŭrozo
    [PSIKOLOGIO] Psika malorda stato, meza interneŭrozo kaj psikozo, en kiu la konscio pri nenormaleco estas nek konstanta nek klara, kaj kun severaj simptomoj pli-malpli psikozecaj.
  • trofineŭrozo
    Kn de afekcioj, karakterizataj de nutradaj perturboj sen difinita lezo de la nerva sistemo.

    Iel rilatitaj:

    aksonx algix dendritx korpx ĉelx