sifono

sifon/o (2)

  1. Aparato konsistanta el U-forma tubo kun neegalaj brakoj, per kiu oni transverŝas likvojn, uzante la premon de la atmosfero.
  1. Speciala botelo, destinita enteni kaj laŭvole ellasi per propra gaspremo gasan akvon.
  1. [BOTANIKO] (pp fungoj kaj algoj) Granda ĉelo, ofte tubforma, multanuklea, sensepta: ĉe algoj aŭ fungoj sincitio estas nomata sifono.
    hifo, plasmodo, sincitio.
  • sifona
    1. [BOTANIKO] Rilata al sifono.
    1. [BOTANIKO] sifonohava: sifona algo.
  • sifoni (tr)
    Transversi per sifono.
  • sifonforma
    [TEKNIKOJ] Havanta formon de sifono.
  • termosifono
    Aranĝaĵo, en kiu variado de temperaturo estigas cirkuladon de akvo.

    Iel rilatitaj:

    cenocitx ĉelx