sterila

steril/a

  1. Senfrukta, nekapabla naski aŭ produkti: sterila lando, bovino, planto; (f) sterila jaro, peno, diskuto.
  1. [MEDICINO] [BAKTERIOJ] Sterilizita: sterila pansaĵo, kultivmedio.
  • sterileco
    Neebleco, por viro aŭ virino, generi infanojn, pro funkcia perturbo aŭ organa lezo aŭ manko de la genera aparato.
  • steriligi
    [MEDICINO] Fari operacion, kiu malebligas la generadon: la nazioj intencis steriligi ĉiujn ciganojn.
  • sterilizi
    [BAKTERIOJ] [MEDICINO] Per fizikaj (ekz. varmo) aŭ kemiaj (ekz. antisepsaĵoj) rimedoj, senigi je ĉia vivanta mikrobo: sterilizita kompreso; oni devas unue sterilizi la instrumentojn.
    asepsi, pasteŭrizi.
  • sterilizado
    Ago de iu, kiu sterilizas.
  • sterilizatoro, sterilizilo
    Aparato por sterilizi.
    aŭtoklavo.

    sterila


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx aŭtoklavx salx seksx